Ravi Shankar | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
गुरुदेव श्री श्री रवि शंकर | |||||
Naskiĝo | 13-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Thanjavur district | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Barato vd | ||||
Alma mater | St Joseph's College, Bengaluru • Universitato de Bengaluro vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Bhanumathi Narasimhan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | guruo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ravi Shankar (tamile ஸ்ரீ ஸ்ரீ ரவி ஷங்கர்) naskiĝis la 13-an de Majo 1956 en (Paapanaasham, Tamilnado, Barato. Li estas spirita gvidanto. Li estas alparolata kun lia honora nomo "Sri Sri" (formala parolmaniero) aŭ kiel Guruji aŭ Gurudev (instruisto)[1].
Li estas fondinto de la International Art of Living Foundation [2] (Fondumo Internacia Arto de Vivo), la plej granda humanista organizaĵo bazita sur volontulado kaj edukado[3]. Ĝi estis kreita en 1981 kun la celo trankviligi individuan streĉitecon kaj malkreskigi sociajn problemojn kaj perforton en la socio.
En 1997, li fondis bonfaran asocion bazita en Ĝenevo, kies nomo estas Internacia Asocio por Homaj Valoroj (IAHV), NRO kiu okupiĝas pri trankviliga laboro kiu strebas akceli komunajn tutmondajn valorojn.[4][5] kiel neperforto, digno, egaleco, justeco kaj bonfarto, kiuj produktas pozitivan efikon laŭ kiuj individuoj kaj komunumoj interagas je ĉiu nivelo de socio[6].
En 2010 li fondis la Mondan Forumon pri Etiko en Komerco (WFEB) kun sidejo en Bruselo, kies ĉefkonferenco ĉiujare okazas en la Eŭropa Parlamento en partnereco kun la Monda Banko[7].
Por liaj meritoj li ricevis kelkajn de la plej altaj premioj en pluraj landoj inkluzive de Barato, Peruo, Kolombio kaj Paragvajo.
En januaro 2016, li ricevis la premion Padma Vibhushan de la Registaro de Barato.
La gazeto Le Monde kvalifikis lin kiel la "Guruo de la paco". Lia reputacio en Barato kaj ĉirkaŭ la mondo povus esti uzata por disvolvi molan potencon en la mondo.
Shankar estas honora membro de la Klubo de Budapeŝto.